Aferoj kiujn mi lernis kongrese

Kongresfoto

En la pasinta semajnfino, mi partoprenis en la kunkongreso de la Esperantaj asocioj de Britio kaj Skotlando, lokita en Edinburgo. Estis mia unua Esperanto kongreso, kaj estis tre interesa.

Anstataŭ skribanta pri la kongreso per longa blogafiŝo, mi pensis ke mi povis doni nur mallongan liston de mia ĉefaj lernitaĵoj de la kongreso.

Jen…

1. Mi parolas pli malpli bone….

Mi komencis en septembro, lasta jare, kaj ŝajnas al mi ke mi atingis bonan nivelon dum tiu tempo. Kelkaj homoj diris al mi ke mi parolis bone.

2. …sed mi komprenas ke mi havas longan vojon al flueco.

Fakte, multe da homoj neniam atingas ĝin. Partoprenantoj kiu parolis Esperanton antaŭ multaj jaroj priskribis ilin mem kiel eternaj lernantoj. Mi pensas ke estas granda malsameco inter la mallonga vojo de komencado al meza kapablo, kaj la longa vojo de meza kapablo al flueco.

Mi trovis ke mi ne tute komprenis la homojn kiujn mi kunparolis, kaj mi komprenis inter ĉirkaŭ kvarono kaj duono de la kongresaj prelegoj. Kaj pri la prelegoj…

3. Kongresoj eble ŝajnas internevidanta.

La temoj de la afero de la kongreso estis plejparte pri Esperanto mem. Ĉi tio ne estas problemo aŭ kritiko. Estas kompreneble kaj nature, kiam oni kunvenas Esperantistojn, ke ilia saminteresoj temos pri (kaj sola pri?) Esperanto. Do la temoj estis plejparte pri la lingvo kaj sia literaturo, traduko, uzado, plibonigado kaj lernado.

4. Reformo estas konstanta afero en Esperanto.

Eĉ ĉu minoritato aŭ malofta voĉo, mi vidis ke ĉiam estos ideoj, ĉu bonaj ĉu malbonaj, kiu volus ŝanĝi la lingvon. Mi skribos denove (kaj eble iomete frivole) pri ĉi tiu temo baldaŭ.

5. Onia Esperanto vere plibonigos en kongreso.

Dum tri tagoj kiam mi parolis preskaŭ ĉiam en Esperanto, mi kompreneble plibonigis. Okazoj por babilado estas kutime rara por Esperantistoj trans la mondo, do mi komprenas kial homoj ofte antaŭĝojas partopreni en kongreso. Mi trovis ke mia ebleco, komprenado kaj memfido kreskis dum la semajnfino, kaj mi eĉ ekpensis iomete en la lingvo.

6. Parolantoj estas reala komunumo

Kialo por mia plibonigo estas aliaj parolantoj. Ofte, aliaj kongresaj partoprenantoj helpis kaj korektis min, kaj la malnovaj parolantoj gvidis aliajn kiel mi. Estis vera sento de komunumo inter parolantoj, ĉar kvankam ni havis nur Esperanto kiel kunintereso, la naturo de la lingvo ankaŭ donas al multaj homoj interesojn en, ekzemple la internaciismon, lingvojn generale, vojaĝadon, kaj tiel plu. Tial, plaĉas al mi la vorto “samideano”, esprimanta la ideon ke parolantoj kunhavas ne sole lingvon sed ankaŭ mondvido.

Mi eĉ trovis surprizan numbron de kristanoj en la kongreso. En la kongresa diservo dimanĉe, mi nombris ĉirkaŭ kvarono de la tutaj kongresanoj.

7. Esperanto estas bela religia lingvo

Mi jam legis la biblion en Esperanto dum kelkaj monatoj, sed la lingvo estas tre bela aŭdi en la diservo. Esperanto havas la riĉan senton de sentempeco kaj profundo de la latina lingvo, sed ankaŭ havas la komprenpovon de facila, neŭtrala, unuiĝanta lingvo.

Ĝis la sekvonta kongreso!

Se vi trovas erarojn, bonvolu korekti min!

8 thoughts on “Aferoj kiujn mi lernis kongrese

  1. Mi eklernis la anglan antaǔ preskaŭ 30 jaroj kaj pensas ke mi flue parolas ĝin, sed tamen ofte ne bone komprenas parolatajn vortojn, ĉefe en filmoj.

    Ĉu estis aliaj komencantoj ol vi ĉe la kongreso?

  2. Estis unu juna viro el Norda Irlando, kiu lernis dum malpli longa tempo ol vi, Simon. Li eĉ kunportis sian lernolibron.

    Vi sendube progresis, kaj sendube daŭre progresos. Vi rimarkos kiel rapide estas atingi bonan, kontentigan nivelon en Esperanto, malkiel en iu nacia lingvo.

    Mi rekomendas la rimedojn ĉe edukado.net sub Instrumaterialoj. Tie vi trovos sondosierojn de bonaj Esperantistoj. Oni aranĝis ilin laŭ vico de facileco: A1 estas plej facila, ĝis C2 kiu estas plej malfacila. Tiel vi povos ekzerci vin je aŭskulta lerto.

  3. Mi gratulas vin pro via progreso en tiel mallonga tempo, Simon. Jes, foje oni konstatas ke mankas vorto en sia vortprovizo, sed tio estas tute nature, des pli kiam temas pri tute nova lingvo. Vi sendube daŭre plibonigos vian lingvo-kapablon.

    Mi devas atenti vin pri unu eraro simple ĉar ĝi elstaras en la titolo: “Aferoj kiujn mi …”

  4. Mi ĝojas, ke vi ĝuis la kongreson. Ĉiam estas problemo, ĉu elekti esperantajn aŭ neesperantajn temojn por prelegoj. Jakvo Schram prelegis pri Red Star Line, do ne pri E-o (vi povos legi la prelegon en venonta numero de La Brita Esperantisto). Aliaj prelegis, kiel vi notis, pri E-o. Tio, laŭ mi, gravas. Pri politiko, socio, rokmuziko, ktp, vi povas diskuti ekster esperantaj rondoj. Pri nia lingvo – historio, literaturo, estonteco, ktp – apenaŭ. Pro tio gravas, laǔ mi, ke esperanta kongreso pritraktu ĉefe, sed ne ekskluzive, esperantajn temojn. Jen por multaj la sola okazo en la jaro, kiam tio eblas.

  5. Hju jes, estis Brian kaj mi renkontis lin. Komence, mi misaŭdis lin kaj pensis li estis de nord-Irano ne nord-Irlando. Tre konfuze! Kaj dankon por edukado.net, mi legos ĝin.

    Tim, dankon por la gratulo kaj la korekto, mi ŝanĝis la titolon.

    Paul, dankon por la klarigo. Estas natura, paroli pri Esperanto, do ne estis problemo al mi. Mi legos kun intereso la venontan artikolon de Jakvo, ĉar mi ne bone komprenis lian prelegon.

    Dankon denove, ĉiu!

  6. Iom mi bedaŭras kara Simon ke al vi miaj vortoj ne estis tute klara. Tamen mi ĉiam klopodas paroli Esperanton kiel eble plej klara, malgraŭ fakto ke per tio la aŭskultantaro ankaŭ bone aŭdas la gramatikajn erarojn. Mi, ek de komenco lernis paroli tiel ke neniu divenas el kiu lando mi venas. Mi dankas vin por viaj honestaj vortoj kiuj instigas min estonte pli zorge paroli. plej amike via jakvo

  7. Saluton Jakvo, kiel vi fartas? Mi bedaŭras ke mi ne renkontis vin en Edinburgo. Kaj, mi petas, ne bedaǔru por mia manko de kompreno: vi estis tre klara kaj ne tro rapide. La problemo estis sole mia Esperanto: mi ne estas flua, do mi ne tute komprenis la tutan de la prelegojn. Estis klara al mi ke fluaj parolantoj tre ĝuis vian prelegon.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *