Kelkaj tagoj en Esperantujo

The following is a blog post about this year’s Scottish Esperanto Congress, which I attended last month. In it, I mainly write about what happened at the congress and my slow improvement in the language. Have a wee read and feel free to comment about how much you understand of it!

Barging through

Ŝajnas ke kiam oni komprenas ion pri lingvo per ekspliko en la lingvo mem, oni atingis ian bonan nivelon de kapablo en tiu lingvo.

Ĉi tio estas la kazo por mi lastatempe en la ĉiujara skota esperanta kongreso – nur mia dua kongreso sekvinte la skota kaj brita kunkongreso pasintjare.

Mi iomete zorgis, ĉar en la semajnoj antaŭ la 2013 kongreso mi tute ne sufiĉe parolis aŭ legis Esperanton. Vivo estis tre okupita, kaj tempo por studado, legado aŭ skribado en la lingvo estis rara. Tial, mi pensis ke mia Esperanto samus kiel mia kapablo en la 2012 kongreso. Kiel malŝparo de jaro!

Dankinde, tamen, mi zorgis senkiale, ĉar mia parolo estis bona kaj mi komprenis ege pli de la prelegoj kaj aferoj de la kongreso ol en la pastinta kongreso. Certe, mi ankoraŭ ne estis tute flua aŭ kiel denaska, kaj ofte trovas vortojn kiujn mi ne komprenas. Sed malkiel la pastintjara kongreso, ĉe kiu mi komprenis nur kvaronon de la prelegoj, ĉijare mi komprenis ĉirkaŭ duonon.

Courtyard of PalaceLa kongreso okazis en Bathgate kaj Linlithgow, du urboj de Okcidenta Lothian (okcidenta de Edinburgo). Linlithgow estas fama por sia reĝa historio – ĝi estas la naskiĝloko de Maria, Reĝino de Skotuloj, kiu vivis en la deksesa jarcento, kaj sia patro, James la Kvina.

Estas bela urbeto, speciale ĉirkaŭ la kanalo (supren) kaj la malnova urbo kiu apudas la palacon (dekstren). Vidu miajn fotojn el la semajnfino ĉi tie.

Kiel kutime, la kongreso estis bona okazo por renkonti geamikojn kaj samideanojn, kun gastoj el diversaj landoj kiel Hungario kaj Italio – kaj eĉ Anglio!

Kaj estis en la drinkejo (unu el miaj favorataj kongresejoj) en kiu mi havis konversacion kun pli fluaj parolantoj pri miaj problemoj kun transitivaj kaj maltransitivaj verboj – tute en Esperanto mem. Mi diritiĝis ke tio estas bona signo de flueco – ne ke mi komprenas ĉion en Esperanto, sed ke mi havas eblecon en la lingvo serĉi klarigon kiam necesa.

La sekvontan semajnon, mi estis en Glasgovo por laboro, kaj bonŝance mi estis tie tra la sama vespero de la Glasgova Esperanto-Klubo, do mi petis ĉu mi povus partopreni. Entute, tio igis kvar tagojn de realviva Esperanto en la sama semajno. Estis unuao por mi.

Ekde tiom, mi provis forte paroli, legi kaj uzi la lingvon por konservi kaj espereble suprenigi mian nivelon de Esperanto.

Mi supozas ke mi devos pliboniĝi, ankaŭ, ĉar mi nun estas komitatano de la skota asocio. Estas nenia eskapo el Esperanto nun…

Se vi vidas erarojn, bonvolu diri al mi per suba komento!

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *