La Fortuna Semajno

A brief trip to Madrid

This the second article I have had published in Esperanto en Skotlando, the magazine of the Scottish Esperanto Association. It came out in the autumn 2017 issue. It’s called The Lucky Week, and is about my trip to Madrid in December 2016, and in particular my encounters with the local Esperanto community.

As with my first article in EeS, I’m grateful to fellow association member and EeS assistant editor Hugh Reid for significant help in editing the piece and dealing with several errors in my draft. The journey to comfortable fluency is a long one!

There is a small number of other photos from the trip on Flickr.

Jen la dua artikolo kiun mi publikigis en Esperanto en Skotlando, la revuo de la Esperanto-Asocio de Skotlando. Ĝi aperis en la autuna 2017 eldono. Ĝi nomiĝas La Fortuna Semajno, kaj temas pri mia vojaĝo al Madrido en decembro 2016, kaj specife miaj renkontiĝoj kun la loka Esperanto-komunumo,

Kiel kun mia unua artikolo en EeS, I dankas samideanon kaj EeS vic-redaktiston Hugh Reid por multe da helpo redaktante la pecon kaj prizorgante multajn erarojn en mia malneto. La vojaĝo al komforta flueco estas longa!

Estas malgranda aro de aliaj fotoj de la vojaĝo en Flickr,

Jam, la kutimo klariĝis: ordono iri alilanden, skribo al la lokaj esperantistoj. La lando: Hispanio. La loko: Madrido. La semajno: tre fortuna.

Mia lasta kaj sola vizito al Hispanio estis dusemajna aŭtovojaĝo kun mia edzino antaŭ ses jaroj. Mezsomere, ĝi estis veturo tra malkapabliga forn-varmego, de la suda dezerto al la mirinda ĉefurbo Madrido, tra diversaj belaj urboj kiel Grenado, Sevilo, Salamanko kaj aliaj. Ĝi estis ĝuinda vojaĝo, sed Hispanio estis, tiam, al mi, fremda. Mi ne antaŭe konis la landon. Mi ne parolis la lingvon. Mi ne konis landanojn.

Tamen, kiam mi lernis, la pasintan jaron, ke mi devus iri al Madrido pro mia laboro, estis malsama. Mi ankoraŭ ne parolis la linvgon aŭ konis landanojn, sed dankon al Esperanto tio ne gravis.

Mi rete trovis kaj kontaktis la hispanan asocion, kaj demandis ĉu, dum la decembra semajno de mia vizito, iuj volus renkonti.

La respondo ne nur jesis, sed informis min ke estis fortuna semajno, kun interesaj okazoj por Esperanto en la urbo dum ĉi-tiuj tagoj.

Ĝi estis la kvincenta datreveno de la morto de la fama hispania verkisto Cervantes, aŭtoro de la rakonto de Don Kiĥoto, mezepoka hidalgo kies aventuroj kaj pensoj elstaris kiel grandege influa parto de hispana literaturo. Mi apenaŭ sciis pri Cervantes, Kiĥoto aŭ la enhavo de la romano, sed – kiel ĝi faris por mi por Madrido – Esperanto transpontigis min al iom pli da kono.

Mia korespondanto en la madrida klubo kiu respondis al mia retmesaĝo, Manolo, klarigis al mi ke du eventoj okazos dum mia vizito. La unua estos grava prezentado ĉe la nacia biblioteko de multlingva versio de Don Kiĥoto, kun legado de pecoj en diversaj lingvoj, inkluzive Esperanton. La dua estos la lanĉo de nova bitversio de la fama libro, kun Zamenhoftaga manĝo sekvonta.

Kompreneble, mi jesis al ĉiuj invitoj. Je la unua okazo, post longa promeno de mia hotelo tra la belaj stratoj de Madrido kaj la strangege varma decembra vespero, mi trovis min ĉe la anoncita renkontloko, gigantaj flagoj sur granda placo apud la grandioza nacia biblioteko, kie mi kaj mia ankoraŭ tro malrapide pliboniĝanta Esperanto renkontis grupon de la lokaj samideanoj.

Don Kiĥoto

Don Kiĥoto

 

 

 

 

 

 

 

 

Tie, en bela ĉambro inter eble du cent homoj, Manolo sidis apud mi kaj tradukis la okazojn. Dum la vespero, post longa enkonduko pri la graveco kaj univesaleco de Kiĥoto, ĉirkaŭ dudek homoj, eble eĉ pli, antaŭenpaŝis al pupitro kaj mikrofono kaj prezentis mallongan ĉerpaĵon el la libro en sia lingvo. La lingvoj inkluzivis ne nur diversajn lingvojn el Eŭropo kaj la pli vasta mondo, sed ankaŭ multajn dialektojn de la hispana lingvo. Ofte sekvis entuziasma aklamo, spegule de la diversa mikso de la spektantaro. Mi rimarkis al Manolo ke klare estis speciale granda amaso da homoj el ka regiono Leono en la domo tiun vesperon.

La legado nature enhavis Esperanton, ĉi tiun pecon legata de fama hispana Esperantisto, kies nomon mi ie legis antaŭe, Toño del Barrio. Mi renkontis lin, kaj kelkajn aliajn madridajn Esperantistojn poste en apuda taverno kie, super bieroj kaj tapoj, ni babilis dum la restanta vespero.

Mi ĝojis lerni multe pri la movado en Hispanio, pri Cervantes kaj, nesurprize, pri la granda libro centra al la vespera evento. Toño montris al mi lian ekzempleron de la peza verko, kaj speciale la du skotajn pecojn: en la skotlingva, Ayrshire dialekta, tradukata de la universitatano Hugh O’Donell, kaj en la skotgaela, de la verkisto Martainn Mac an t-Saoir (Martin MacIntyre). Tie, en Madrido, en la koro de ĉi tiu ekzemplo de la plej fama libro de Hispanio, sidis eroj de Skotlando.

Tri tagojn poste okazis la dua evento: la lanĉo de la unua bitversio de Kiĥoto. Tio okazis en la simile grandioza hejmo de la Instituto Cervantes, la hispana kultura kaj lingva organizo kiu ekvivalentas la Britan Konsilon.

Don Kiĥoto

Denove, Toño havis gravan rolon, apud aliuloj de la hispana Esperanto-federacio kaj ekspertoj de la instituto mem.

Aferoj okazis en la hispana lingvo, sed mi ricevis helpon ĉar mi antaŭe renkontis kaj travespere apudsidis junan madridan viron nomiĝe Diego, kiu revenis hejmen por ferio el Majoto, eta franca insulo proksime al Madagaskaro en la Hinda Oceano, pri kiu mi neniam aŭdis, kie li instruis la hispanan en lernejo. Ŝajnis ke estis malfacila kaj ne tute ĝuinda vivo por li, malgraŭ tio ke estis ne por-ĉiama laboro. Sed lia laboro por la vespero estis fojfoja flustra traduko al mi tiel ke mi povu kompreni iom de la evento.

La prelegantoj enkondukis Esperanton (iu diris al mi ke la spektantaro estis ĉirkaŭ duone neesperantista) kaj priskribis la historion de Kiĥoto en Esperanto kaj la gravan klopodon de la originala tradukisto de Kiĥoto en Esperanton, la forpasinta verkisto Fernando de Diego, kies versio fariĝis la bazo de la bitversio. Kaj finfine okazis legado el la libro.

Poste, estis la Zamenhofa manĝo, en proksima restaŭracio. Je mia hororo mi malkovris ke ĝi estis vegetarana, sed la vespero saviĝis pro tri malvarmaj bieroj kaj la ĉarma kompanio de aro da ege interesaj homoj. La pli vasta madrida esperantistaro inkluzivis fascinajn homojn, ekzemple usona sciencisto, nova en la urbego kaj komencanto en Esperanto, kiu almenaŭ forprenis de mi la pozicion de la plej malaltnivela parolanto de nia grupo; profesoro de la araba lingvo kies priskribo pri Esperanto en la araba mondo estis ege interesa (“estas ne multe, mi konas nur manplenon”); veterana aktivisto de la blinda esperantista movado; kaj unu aŭ du novaj parolantoj aliĝe al la lingvo per la nova kaj grava vojo esperanten, Duolingo.

Ĉe la fino de la vespero, mi havis multe da novaj amikoj kaj kontaktoj en tiu urbo kie, ĝis tiam mi konis neniun kaj kies lingvon mi ne parolis.

Sed, la ligo daŭras. Antaŭ nur kelkaj semajnoj mi gastigis unu el la grupo kiu ferie vizitis Skotlandon. Kaj mi ankaŭ pli konatiĝas kun la ĉefulo de la semajno, Cervantes li mem. Mi progresadas malrapide sed kontente tra la Esperanta bitversio de Don Kiĥoto, lernante pli kaj pli pri la eco de mezepoka Hispanio, la koro de hispana literaturo kaj la saĝeco (aŭ malsaĝeco, kiel Toño diris al mi ke la libro temis) de homoj.

Tamen, kiel mi lernis dum tiu fortuna semanjno, oni verŝajne neniam plene aprezos Kiĥoton ĝis oni legas ĝin en la skota aŭ gaela…

Don Kiĥoto en la skota lingvo Don Kiĥoto en la gaela lingvo

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.