Malismo

“Mi estas tradiciisto”, mi diris al apuda samideano. Estis la Edinburga kongreso, kaj prelego estis ĵus finita pri naismo.

Mi ne ŝatis la ideon, ĉar mi ne vidis la problemon kun “mi legis Shakespearon”, kaj ne vidis la bezonon por “mi legis na Shakespeare”. Kvankam mi povus vidi la kialo se oni amis popmusikon de la sesdekaj jaroj kaj volis diri ke oni ŝatis Da Doo Ron Ron Ron… -on.

“Mi supozas”, mi daŭrigis diri, “ke la kialo estas mia lernado. Precipe mi lernis per ‘Teach Yourself Esperanto’, kaj ĝi estas malnova libro. “Ekzemple, mi preferas ‘malsanulejo’ ol ‘hospitalo’. Ŝajnas pli esperanta.”

Ni parolis plu pri reformo, kaj la senĉesaj debatoj en Esperantujo pri ĉu la lingvo povas pliboniĝi. Mi koncedis ke jam “mal” ofte ne plaĉis al mi. Mi trovis “malbona” iomete ema de Orwell kaj 1984. Ofte oni havas klaran ideon de la natura defaŭlto (ekzemple, bona/malbona, granda/malgranda), sed dekstreco estas defaŭlto kaj maldekstreco estas la derivitaĵo. Ĉu ĝi ŝajnas natura al vi? Estas malbona por la maldekstremanuloj. Mi sentas problemojn ankaŭ kun “malferma” kaj “ferma”. Ĉu la fermeco estu la defaŭlto? Ne se oni estas butikestro.

“Sed ofte,” mia kunparolanto diris, “oni havas aliajn vortojn, ekzemple ‘mava’, kiel ‘malbona’.” Estis ne tute uzita de Esperantistoj, sed estis ideo kontraŭ “malbona”.

La babilado altiris alian samideanon. Ili sugestis aliajn eblecojn, ekzemple “liva” (por “maldekstra”), “pigra” (por “maldiligenta”) kaj “aperta” (por “malferma”).

Bone. Sed poste, kiam mi diskutis ĉi tiujn ideojn kun aliaj partoprenantoj, mi trovis aliajn vidpunktojn – kaj interese, junaj esperantistoj ofte preferis la “mal-” vortojn ol la novajn vortojn kiel “mava” ktp.

Ĉe la fino de la kongreso, mi sidis kun du aliaj junaj parolantoj, kaj mi rakontis pri mia diskutoj pri “mal” kaj alternativoj. Ni pensis ke se oni povas redukti la numeron de vortradikoj per “mal”, estas multaj eblecoj. Kial, ni scivolis, nur uzu “mal” por adjektivoj? Estus grava rendimento por Esperanto se oni povus redukti la substantivojn ankaŭ.

Ekzemple, kial uzu “tranĉilo”, kiam oni povus krei la vorton “malforko”? La vorto “teksto” iru, kaj anstataŭ oni povas diri “malbildon”. “Filmo” iĝu “mallibro”. Legumoj iĝu “malviando”. Estas facile!

“Virino” iĝu “malviro”, kaj “ido” nun estus “malpatro” – do “idino” iĝus “malpatramalviro”. Pripensu la eblecojn por plibonigi Esperanton per malismo!

Se oni progresus la ideon, oni povas forigi iom da numeroj, ĉar estas tro multaj en Esperanto. Per “mal”, ni povas uzi la binaran sistemon, kun nur du numeroj: unu kaj malunu.

Kaj kial diru “saluton”, se oni povas diri “malĝis”? Kial jesu, se oni povas malneu?

Plej mirinde, oni povas kunigi naismon kaj malismon. Se “na” montras la akuzativon, “malna” montru la nominativon. Frazoj kiel

mi manĝas pomon

iĝas naisme

mi manĝas na pomo

sed ankaŭ malisme iĝas

malna mi manĝas na pomo

Pli bone, ĉu ne?

Kaj kial oni montras demandojn per “ĉu” sed faras nenion por montri deklarojn? Oni bezonas la novan vorton “malĉu”!

Se mi demandas se vi manĝas pomon, mi diras “ĉu vi manĝas pomon?” Sed se mi volas diri ke vi certe manĝas pomon, mi devas uzi “malĉu” por klarigi.

Ĉu vi manĝas pomon?

Jes, malĉu mi manĝas pomon.

Kaj, jes, kun naismo ankaŭ, iĝas…

Malĉu malna mi manĝas na pomo.

Eble, ĉiu vorto havas malisman eblecon. La frazo “mi manĝas pomon” povas tial iĝi…

Malĉu malna malvi maltrinkas na maloranĝo.

La eblecoj de malismo estas senfinaj, ĉu ne?

3 thoughts on “Malismo

  1. Mi malofte vidas tiujn formojn, sed oni devas memori, ke la tuta celo de Esperanto estas facila lernebleco. Oni ne povas atingi tion per duobligo de la vortoprovizo. Tamen viaj proponoj estas plejparte sensencaj. Ekz-e kiel tranĉilo estas mala de forko? Krome oni renkontus problemon en la figura senco de “forko”. Aliflanke la formoj malnordo kaj maloriento estus laŭ mi tute bonaj anstataŭoj por sudo kaj okcidento.

    Mi ankaŭ malŝatas la prepozicion na. Se oni volas pligrandigi la vortoprovizon kaj enkonduki malkonsekvencojn, kial ne ekuzi Idon?

  2. Mi ne sciis pri tiu naismo… ĝi estas almenaŭ interesa (bona aŭ malbona mi vere ne scias).
    Mi kelkfoje rezignas uzi N-finaĵon ĉe la fino de kelkaj vortoj (ĉefe nomoj kaj vortoj de aliaj lingvoj). Eĉ sen uzi akuzativon ofte estas facila scii kiu parto estas la objekto.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *