Revenante

See the rest of my photos from Toulouse here

Reveni al loko kiun vi jam vizitis povas esti kurioza sperto. Lokoj eble estas tiom ligitaj kun pasintaj memoroj aŭ cirkonstancoj, ke vidante aferojn denove povas esti stranga aŭ malkontentiganta. Unu el la plej bonaj agoj, tiam, estas vidi tiun lokon el tute malsama vidpunkto, prefere ol provi revivi kion vi vidis kaj faris unuafoje.

Dum la antaŭlasta semajnfino mi estis en Tuluzo, en suda Francio, kaj mi ĝoje povis vidi flankon de ĝi ke mi ne vidis unuafoje.

Kiam mi vizitis en 2012 ĉe la komenco de granda tri-semajna aventuro tra Eŭropo, ni gastloĝis proksime al la alloga, homplena urbo-centro kaj vidis ĉiun el la plejbonaj vidindaĵoj. Ĉifoje, tamen, mi estis en industria parto.

See the rest of my photos from Toulouse here

La kialo estis Esperanta konferenco. Ni gastloĝis en surprize agrabla hotelo ĉirkaŭata de industriaj konstruaĵoj, grandaj superbazaroj, kaj sterniĝanta, moderna agrikultura kolegia tereno, kie niaj seminarioj okazis.

Oni informis min ke nur kelkaj jaroj antaŭe, ĉio estis kamparo. Tuluzo klare kreskis, kaj la loko en kiu ni estis, impresis al ni ne nur senamina kaj funkcia kiel kutime por industriaj lokoj, sed klare estis partoj ankoraŭ konstruigotaj, domaroj ankoraŭ pleniĝotaj, kaj eco kaj vivo ankoraŭ plene aperi.

Do, estis refreŝa – eble eĉ ĝojiganta – ke loko tiom klasike bela kiel Tuluzo enhavis pli realan vizaĝon ankaŭ.

Kompreneble, estis tempo vidi la “ĝustajn” vidindaĵojn, kaj mi eĉ kapabliĝis vidi ilin per novaj okuloj – tiuj okuloj ĉi-okaze estis la lingvo de Esperanto. Kiel kutima en Esperanto-kunveno, estis okazoj por esplori kaj elmontriĝi ĉirkaŭ nia gastiga urbo de lokuloj, kaj kiam ni estriĝis en gvidanta turneo de tuluza Esperantisto, la plej amuza aspekto estis la reagoj de preterpasantuloj.

Ofte homoj haltis, aŭskultis kaj tre evidente provis agordiĝi en ĉi tiun strangan lingvon por kompreni kio ĝi estis. Unufoje, virino haltis kaj diris “Italiano?” Starante malantaŭ la grupo, mi diris “Esperanto” kaj ŝi laŭte diris “Esperanto!?” al mi, kvazaŭ estis la plej surpriza afero kiun ŝi aŭdis en la tuto de la tago. Kaj mi certis ke ĝi estis.

Ŝi verŝajne foriris el ni mirante el kie ni ĉiu venis, kaj kion ni ĉiu faris tie, ŝia tre ordinara tago en ŝia hejmurbo viviĝis iomete pro tiu neatendita renkonto. Eble ŝi ekvidis Tuluzon per malsamaj okuloj ankaŭ.

Kelkaj fotoj el la vojaĝo troviĝas ĉi tieVi povas legi tradukon de ĉi tiu afiŝo en la angla ĉi tie.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *