Skota sendependeco por komencantoj (parto 1)

Mi ofte skribas pri skota politiko kaj la sendependeco-debato en Google+, kaj kutime en la angla. Mi konscias ke la plej granda parto de mia kontaktuloj en Google+ ne estas skotaj, sciias malmulton pri skota politiko, kaj ofte ne parolas la anglan bone, do mi miras ĉu tiaj afiŝoj estas kompreneble al ili. Antaŭ iutempe, mi demandis en Google+ ĉu Esperanto-parolantoj interesiĝus en tia artikolo pri skota sendependeco, kaj kelkaj homoj jesis. Mi forgesis la ideon dum longatempo, sed finfine, hodiaŭ, mi prezentas al vi ĉi tiu blogafiŝo pri skota sendependeco por komencantoj. Parto 2 sekvontos.

Flying the flag

La demando

En Septembro 2014, Skotlando havos referendumon en kie ni respondos la demandon:

Should Scotland be an independent country?

(Ĉu Skotlando devus esti sendependa lando?)

Do kompreneble la balotilo ne enhavos ĝin sube en Esperanto…

Estas grava demando, kaj pligrandiĝanta numero de homoj en Skotlando volas demandi kaj respondi, eĉ tiuj, kiuj volas diri “ne”. La afero speciale pligraviĝis post 2007, kiam la Skota Nacia Partio (SNP) gajnis la elekton al la Skota Parlamento, kiu havas iom da regpovo trans kelkaj interna aferoj, kiel edukado kaj sano. Tamen, la partio ne eblis prezenti sian referendumon pro manko de parlamenta subteno, do kiam en 2011 ili gajnis denove kaj ankaŭ atingis tutan majoritaton en la parliamento, la referendumo ebliĝis.

La mallonga historio

Sed tiu ebleco por elekti sendependecon ne estis ĉiam grava aŭ volata. Dum tri jarcentoj, Skotlando estis forta kaj ofte volonta parto de la Unuiĝinta Reĝlando – aŭ uzante la plennomo de la lando, la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando.

La moderna ideo de Skotlando ekestis en la naŭa jarcento, kaj ĝi transvivas multajn militojn kontraŭ Anglio, kiu volis okupi ĝin kiel ĝi atingis kun sia alia tera najborlando, Kimrio. Tiuj Skotaj Militoj de Sendependeco estis tiam, kiam William Wallace vivis – sed ne spektu la filmon Braveheart por precisa kaj senerara rakonto de tiu historio!

Skotlando spertis malfacilajn ekonomiajn problemojn en la deksepa jarcento, kiam ĝi alfrontis izolecon pro Anglio, kiu baris facilan kontakton kun la aliancanoj de Skotlando (kaj malamikoj de Anglio) – ekzemple Francio. Post katastrofa eksperimento en kolonigeco en Panamo, kien Skotlando perdis vastan parton de sia riĉeco, ĝi unuiĝis kun Anglio, kreitante la Reĝlando de Granda Britio (kiu poste unuiĝis kun Irlando).

Per la Akto de Unuiĝeco de 1707, Skotlando kontinuis siajn proprajn metodojn kaj instituciojn en kvar gravaj aferoj – la nacia eklezio, la bankoj, edukado, kaj juro. Kaj la reĝo de la unuiĝinta lando estis skota ankaŭ, kaj estis antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj, kiam la reĝino de Anglio mortis senide, kaj James VI de Skotlando moviĝis al Londono kaj iĝis ankaŭ James I de Anglio. Sed post la unuiĝeco de parlamentoj, la regpovo tute moviĝis al Londono kaj la Skota Parlamento finiĝis.

La unuiĝeco verŝajne ne estis populara (krom por la skotaj parlamentanoj, kies monujoj profitis pro kuraĝigo voĉdoni ilin mem al malekzisto. Kaj Skotlando ne estis ĉiam stabila parto de la Unuiĝinta Reĝlando. Sed multaj homoj postulus ke Skotlando profitis el la unuiĝeco, plejparte pro la grandega Brita Imperio, kiu prezentis grandajn eblecojn por skota komerco.

Dum la imperio, Skotlando disputeble estis volonta kaj profitanta aganto, kaj multaj skotaj homoj estis inter la plej famaj kaj sukcesaj estruloj, soldatoj, politikistoj, komcerculoj kaj misiistoj en la imperio. Multaj lokoj en Skotlando profitis el la komerco de la imperio dum la industria revolucio. Glasgovo, ekzemple, la plej granda urbego en Skotlando, nomiĝis kiel “la dua urbo de la imperio”; kaj Edinburgo, la ĉefurbo, estis tre grava centro por la Klerismo.

Tiuj jaroj ne estis sole bonaj novaĵoj por Skotlando. La dekoka kaj deknaŭa jarcentoj ankaŭ alportis tragedion al multaj partoj de Skotlando. La Jakobaj Ribeloj okazis en la frua dekoka jarcento, kiam katolikaj reĝintoj provis repretendi la britan tronon el la nova protestanta reĝdomo, kaj havis grandan subtenon el multaj altlandaj partoj de Skotlando. Post la malvenko de la ribeloj, la brita registaro punis la Altlandojn. Multaj aspektoj de altlanda kaj skota vivo detruiĝis aŭ preskaŭ pereis – ekzemple la klansistemo, la gaela lingvo, kaj hubado (la tradicia, malgranda farmado de Skotlando). La Altlanda Klariĝeco estis agado de riĉaj bienuloj, elprenante hubistojn el la tero. Tiam, multaj homoj foriris el Skotlando al novaj landoj, kiel Kanado, Usono, Aŭstralio, aŭ Novzelando.

Ĉu tiaj gajnoj en Skotlando el la imperio aŭ la industria revolucio estus okazataj sen la unuiĝeco? Kaj ĉu la malgajnoj estis nur la rezultato de la unuiĝeco? Historiistoj, mi supozas, povus debati tiajn demandojn senakorde.

Sed kiel ajn vi vidas skotan historion, ĝi estas pastinta. Tiuj ne estas la demandoj de hodiaŭ, kaj certe ili ne estas pria por la estonteco.

La referendumo de 2014 prezentas tre malsamajn demandojn.

Mi esploros ĝin en mia sekvonta afiŝo.

2 thoughts on “Skota sendependeco por komencantoj (parto 1)

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *