Skota sendependeco por komencantoj (parto 2)

Ĉi tiu estas la dua parto de enkonduko al skota sendependeco kaj la estonta referendumo, por Esperanto-parolantoj. Parto 1, pri la historio, estas ĉi tie. Parto 2, jene, temas pri la argumentoj de la du flankoj de la debato. Viaj komentoj kaj demandoj estos tre bonvenaj sube. Mi tre interesiĝus en la vidpunktoj de homoj en aliaj landoj trans la mondo.
Aye 180914

Hodiaŭ, Skotlando estas tre malsama ol en la pasinteco. Ĝi estas moderna, riĉa lando kiu famas por sia kulturo, kamparo, historio, kaj certe sia estonta referendumo. Kial kelkaj homoj volas eliri ion kiun iu priskribas kiel “la plej sukcesa unio en monda historio”? En la lastaj dekjaroj, kreskis du ĉefaj kialoj por sendependeco – kaj du respondaj kialoj por diri “ne”.

La demokrata debato

Homoj en la jesa kampo diras ke sendependeco estas pri demokratio. Skotlando ne ofte havas la registaron en Londono kiun ĝi elektas. La aliaj tri partoj de la Unuiĝinta Reĝlando estas Anglio, Kimrio kaj Nordirlando. Kune, ili estas super naŭdek procento de la loĝantaro, kaj Skotlando estas nur iomete super ok procento. Tute kompreneble, Skotlando ne ĉiam ricevis la registaron de sia elekto. Dum lastaj dekjaroj, Skotlando îgis pli politike liva ol Anglio, la plej granda nacio en la unio. Sed dum multaj jaroj, ni akiris nevolatan registaron. Ekzemple, la Konservativa Partio havis sub ĉirkaŭ kvartalo de la voĉdonaro de Skotlando dum la naŭdek-dekok-jaroj, sed iĝis la registaro. Kaj nun, la koalicio de Konservativaj kaj Liberala-Democrataj partioj ne estas voĉdone populara, sed kreis registaron.

Certe, aŭtonomio, ekita en 1999, solvis multaj el tiuj demokrataj problemoj. Sed kelkaj aferoj, kiel sociala sekureco, impostoj aŭ fremdaj aferoj restas en Londono – do Skotlando spertas la militojn kaj nukleajn armilojn de la Londona registaro kaj drakonajn ŝangojn en la sociala sekureco; kiuj estas tre malpopularaj en Skotlando, sed la homoj kaj politikistoj ne povas fari ion ajn ĉar la regpovo estas en Londono. Do la problemo daŭras malgraŭ aŭtonomio.

Neuloj ne vidas demokratan problemon. Se la tuta unio volas novan registaron, ni povas elekti tion. Pli bone, ili diras, ke ni kunlaboras por plibonigi niaj landoj.

La ekonomia debato

La dua plej granda loko de debato estas pri la ekonomio. Jesuloj, kaj la SNPa skota registaro, diras ke Skotlando estas riĉa lando kaj pagas pli ol ĝia proporcio al Londono. Ĉi tiu estas grava vidpunkto ekde la sepdeka dekjaro, kiam oleo kaj gaso malkovriĝis en la Norda Maro, en skotaj teritorioj. Miliardoj post miliardoj da pundoj ekstraktiĝis, kreante multa da laboro en Skotlando sed ne finigante problemojn kiel malriĉeco dum la lando. Ankaŭ, la mono simple eniris la monujon de la Londona registaro, sen kreante ion kiel la oleo-fonduso de Norvegio, kiu igis nia najboro unu el la plej riĉaj landoj en la mondo.

Neuloj diras, tamen, ke la oleo kaj gaso ne estas senlima. Ĝi finos baldaŭ, kaj la malstabilaj prezoj de oleo estas pli bone administrataj en la pli granda ekonomio de la Unuiĝinta Reĝlando. Sed jesuloj demandas kial oleo estas gajno por en la UR sed risko por sendependa Skotlando…

La hodiaŭa debato

La referenduma debato intensiĝas. La movadoj kreskas en la du flankoj, kaj eblas vidi la diversajn filozofiojn.

Mi generale vidas kvar klarajn movadojn por sendependenco. La unua diras ke sendependeco estas memstara boneco; la aliaj vidas ĝin kiel veturilo por pliboniĝeco de Skotlando.

  1. La naciista movado. Moderna naciismo en Skotlando ĉiam estis civita kaj ne etna. La ideo estas ke la plej bonaj homoj por elekti la estontecon por iu ajn lando estas la homoj kiuj loĝas tie, sendistinge iliaj originlokoj. Sen la debatoj pri ekonomio, la naciista ideo diras estas memkomprenebla kialo por ke landoj kaj nacioj memregas.
  2. La verda movado. La kvina plej granda partio en Skotlando, kaj dua en la jes-movado, estas la Skota Verda Partio. Ĝia centrala ideo estas ke lokaj komunumoj devas havi la regpovojn por krei iliajn estontecojn. Skota sendependeco konformas al tiu filozofio kaj pli facile ebligos tiujn lokajn ŝangojn.
  3. La socialista movado. La du malgrandaj egaj livaj partioj en Skotlando subtenas sendependecon. Historie, la kerna ideo de socialismo estas kuneco de laborantoj, kaj ofte socialistoj malŝatas sendependeco ĉar ĝi dividus ilin. Sed hodiaŭ, pli kaj pli skotaj socialistoj volas sendependecon pro la liv-politikaj deziroj en Skotlando kaj lademokrataj ideoj mi skribis supere.
  4. La komerca movado. Estas notinda parto de la skota komerca komunumo kiu volas sendependecon. Ĝi vidas la liberecon en aliaj malgrandaj landoj, speciale en Eŭropo, kiu povas favori komercon per malaltaj impostoj kaj forta, lerta laborantaro.

Mi ne estas la plej bona ulo por skribi pri la movadoj kontraŭ sendependeco, ĉar mi ne estas neulo. Eble vi sentis tion en mia skribado! Sed mi supozus ke ekzistas kelkajn klarajn movadojn en la ne-aro.

  1. La naciista movado. Ili neus ke ili estas naciistoj, sed multaj homoj proponas ideojn por konservi la union kiu estas tute naciista. Ili parolas pri nia kuna historio kaj kulturo, kaj demandi kial ni devas ĉesi esti brita. Tamen, ili ignoras la fakto ke onia identeco venas ne el registaro aŭ pasporto, sed el onia homa sperto. Se oni povas esti skota sen skota ŝtato, tial oni povos esti brita sen brita ŝtato. Simile, oni povas senti sin kiel skandinavia aŭ nordamerika sen tia ŝtato.
  2. La solidara movado. Multaj homoj speciale en la livo de brita politiko, diras ke homoj devas esti kune por solvi problemojn kune. Laborantoj, ili diras, estas fortaj kiam ili kunlaboras. Ili diras ke la homoj de Anglio, Kimrio kaj Nordirlando estos fremdaj kaj senligaj post sendependeco. Ili parolas pri amikeco kaj fortaj familiaj ligoj inter la homoj de la kvar URa nacioj. Kvazaŭ landlimoj prezentas problemojn por tio inter la nuna du cent landoj en la mondoj! Ilia ideo falas pro la fakto ke solidareco venas ne el politika unio, sed el komunaj ideoj pri vivo kaj la mondo; landlimoj neniam ĉesas ilin.

Konkludo

Mi esperas ke ĉi tiu afiŝo, kaj la antaŭa, montras klaran bildon de la debato en Skotlando pri sendependeco. Se vi havas komentojn aŭ demandojn, ĉu akordantaj ĉu ne, mi ege ŝatus legi ilin, ĉar la vidpunktoj de samideanoj tra la mondo interesas min.

Kiam mi ekpartoprenis en la skota Esperanto-komunumo, kaj unue renkontis aliajn parolantojn, mi ete surpriziĝis pro la granda numero de parolantoj kiu ŝajnis sendependecema. Sed estis senkaŭza. Skota sendependeco kaj Esperanto havas la samajn internaciistajn ideojn – ke ni faru bonecon kaj kunigas la naciojn kaj homojn de la mondo, ne per politikaj unioj sed per mondemaj ideoj kaj internacia komunado.

Tiu plaĉas al mi. Eble pli da skotuloj akordos en la venonta jaro.

2 thoughts on “Skota sendependeco por komencantoj (parto 2)

  1. Amiko,

    Antaŭ kelkaj monatoj, mi demadas de vi (laŭ Twitter) ĉu vi, estanta naciisto, opinias ke porcio de Usono (Ekzemple, Texas) devus sendependiĝi. Via respondis ke ne estas via afero, ke vi ne devus diri se iu ajn devus fari jen aŭ jen ĉi. Mi tiam opiniis ke tiu respondo estas nur evito.
    Sed vi certe rajtis eviti mian kapilan demandon! Ĉar, fakte, mi nur deziris vin enfaligi. Sed, se vi tion faris sciiante ke estas nur ruzo, aŭ ne, vi pravis, kaj mi ekkonis vian saĝecon. Ĉar, tiatempe, mi opiniis ke la sendepen-movadoj kimra kaj skota estas stultaĵo.
    Nun, ne.
    Ĉar post tio, mi komensis esplori la dendipendecan movadon en mia regiono. Kaj la argumentoj kiujn vi prezentis ŝajnas al mi ankaŭ konvena por Kaskejdio, (Cascadia) mia regiono. La argumentoj jesaj kaj neaj estas samaj, aŭ en Skotlando aŭ en Kaskejdio!
    Fakte, ŝajnas al mi, ke la solvoj de ekonomia aŭ politikaj problemoj ne troviĝas in grandegaj landoj de mult-miliardoj de loĝantoj, sed in pli malgrandaj, pli demokratiaj landoj.

    Lastwear- Esperanto/ Proff Beej

  2. Dankon por via interesega komento, BJ.

    Mi ĝojas ke mi ne enfaliĝis vian ruzon! Jes, ne estas mia afero ĉu parto de alia lando devus sendependiĝi; sed mi povas certe diri ke ĝi devas ebliĝi sendependiĝi, se volata, pro internacia rajtara juro.

    Unue, mi neniam aŭdis pri Kaskejdio, nek la regiono nek la sendependeco-movado. Vikipedio (tamen, en la angla) estas interesa lego, do dankon.

    Due, mi forte akordas kun via ideo ke pli malgrandaj landoj generale plibonas ol grandaj. Decidoj pli prokimas la homojn en malgrandaj landoj, kaj interne de tiaj landoj, decidoj estas pli bonaj kiam pli lokaj ankaŭ. Faktoj montras ke (almenaŭ en Eŭropo) pli malgrandaj landoj estas pli riĉaj, feliĉaj kaj egalaj.

    Mi vidas tion en Skotlando, kie la granda maŝinaro de registado emas al la interesoj de grand-komercoj, al militoj kaj ne paco, kaj al revoj de forteco kiu venas al la imperia epoko. Ĉu vi sentas samaĵojn en Usono?

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *