Pordo al Miraklo

Levon's Devine Underground

This is an article I had recently published in Esperanto en Skotlando, which is – as you might guess from the name – the magazine of the Scottish Esperanto Association. I thought I’d put it on my website for posterity and in case you wanted to read it. It’s titled “Door to a Miracle” and is an story from my time in Armenia. It’s similar in subject matter to this piece I wrote about Levon’s Devine Underground, but it is not just a translation. It’s a retelling that, among other things, emphasises more heavily the role that Esperanto played in that particular adventure.

I’m extremely grateful for fellow association member and EeS assistant editor Hugh Reid for significant help in editing the piece and dealing with the inevitable stream of errors in my draft.

There are more photos from Levon’s Devine Underground in my Armenia set on Flickr.

Jen artikolo verkata de mi kiu lastatempe publikiĝis en Esperanto en Skotlando, kiu estas – kiel vi eblas deveni pro la nomo – la revuo de la Esperanto-Asocio de Skotlando. Mi pensis ke mi metus ĝin en mian retejon por registro kaj se vi volus legi ĝin. Nomiĝas “Pordo al Miraklo” kaj estas rakonto de mia tempo en Armenio. Similas kiel temo al ĉi tiu skribaĵo pri la Dia Subteraĵo de Levon [en la angla], sed ne estas ĵus traduko. Estas rediro ke, interalie, emfazas pli forte la rolon faratan de Esperanto en tiu aventuro.

Mi tre dankemas al kunmembro de la asocio kaj helpredaktoro Hju Rid por granda helpo redakti la artikolon kaj prizorgi la eviteblan fluon de eraroj en la malneto.

Estas pli da fotoj de la Dia Subteraĵo de Levon en mia Armenia serio en Flickr.

Ofte oni aŭdas ke Esperanto malfermas pordojn.

Sed laŭ mia lastatempa sperto, ĝi povas eĉ helpi trovi pordojn.

Kaŝita pordo estis mia celo la lastan jaron kiam mi vizitis la Kaŭkazan landeton de Armenio pro mia laboro. Mi pasigis du semajnojn – unu dum oktobro kaj unu en novembro – en la fascina ĉefurbo Erevano, bela vivanta muzeo pri frua dudeka jarcenta arĥitekturo, kaj dum la dua vizito mi plaĉe havis kelkajn liberajn tagojn por esplori kaj vojaĝi.

Unu vidindaĵo kiun mi trovis leginte pri Armenio estis eble la plej stranga aĵo pri kiu mi iam aŭdis – truo en grundo.

Kompreneble, truo en grundo estas ne notinda, aŭ alvojaĝinda de la alia flanko de Eŭropo. Se mi volus viziti truon en grundon, mi povus fari la ĝardenumadon volata de mia edzino.

Sed ĉi tiu truo en grundo ne estis kutima grundtruo. Ĝi estis laŭvorte kaj figure, sur tute alia nivelo…

Antaŭ multaj jaroj, armeniano nomiĝe Levon Arakelyan ricevis mesaĝon de Dio, dumlabore en Rusio. Dio diris al li ke li, iun tagon, faros miraklon.

Poste, dum la 80aj jaroj, kiam li revenis al la familia domo ĉe la norda limo de Erevano, Levon recevis alian mesaĝon de alia alta aŭtoritato: sia edzino. Ŝi volis spacon sub la domo por malvarmigi la terpomojn.

Do Levon fosis truon.

Sed li ne ĉesis. Li daŭre kaj daŭre fosis, fosante tien kaj tien, sentante ke Dio gvidis lin kaj ĉiujn el liaj faroj. Pli kaj pli profunde li fosis, tra roko dura kaj mola, kun simplaj iloj, dum pli ol dudek jaroj.

Ĝi iĝis lia misio, lia vivkialo. Kaj li fosis ĝis li finfine kreis sepnivelan tunelsistemon, kun ŝtuparoj, sanktejetoj, kaj eĉ – la sola koncesio al moderna teknologio – elektraj lumetoj.

Kvankam Levon bedaŭrinde mortis antaŭ kelkaj jaroj, lia familio kreis modestan muzeon per la kavernoj, pri kiu mi trovis kelkajn menciojn en la interreto. Kiam mi trovis tiujn recenzojn kaj blogafiŝojn pri ĉi tiu unika kaj nekutima allogaĵo, mi sciis ke mi devis trovi ĝin.

Tio, tamen, ne estis facila. Bonŝance, mi veturis en mia dua vizito al Erevano kun ruslparola kolego, kiu tre utilis en Armenio, lando kun fortaj ekonomiaj kaj kulturaj ligoj kun Rusio, kaj en kiu ĉiu enloĝanto parolas la rusan ekde tre juna aĝo.

La mencioj de la kaverno de Levon estis malmultaj kaj ofte malnovaj, sed laŭ mia kompreno la atingmetodo estis facila. Oni simple bezonus preni taksion al la kvartalo Arinj, kie ĉiu scius pri Levon kaj povus direkthelpi.

Mia dubo ekkreskis, tamen, kiam nia taksiŝoforo haltis post mallonga vojaĝo norden, tra konkretaj kaj polvaj stratoj, kaj anoncis ke ni estis en Arinj. Ĝi estis tipa sceno de orienta Eŭropo kaj tre malsama ol la modernstila, bone planata urbcentro. Maltrankvilige, li neniam aŭdis pri Levon kaj lia subtera miraklo, kaj same malsciis homoj en proksima vendejo.

Se ili ne sciis, laŭ la retpaĝoj kiujn mi legis, tial pluaj demandadoj ĉirkaŭ la loko tute ne helpos, do estis rapida kaj malklimaksa fino de nia aventureto.

Ĉu la muzeo de Levon estis mistero? Ĉu ĝi estis kompleksa kontraŭturista ŝerco? Ĉu ĝi estis tiom malfama ke neniu sciis pri ĝi malgraŭ la enreta informado?

Danke, savvenis Esperanto.

Pli malfrue dum la semajno, mi kunvespermanĝis kun la amikema kaj bonvenema esperantistaro de Erevano, kiun mi unue renkontis dum mia oktobra vizito. Mi klarigis la rakonton de nia ege malsukcesa esploro al la kaverno de Levon, pri kiu ili aŭdis iomete sed sciis malmulte.

Ili serĉis informon kaj demandis amikojn, kaj trovis nian eraron. Anstataŭ iri al Arinj, oni devis iri al la verŝajne malsaman sed rekte apudan kvartalon de Aran-Arinj. Kaj plej feliĉe, du el la lokaj esperantistoj proponis iri kun ni, ĉar la kaverno interesiĝis laŭ ili ankaŭ.

Do, la sekvontan posttagmezon, ni renkontis en la urbcentro kaj prenis unu el la ĉieestaj komunaj aŭtobusetoj kiu fundamentas la lokan publikan transportadon en Armenio kaj tra la pli vasta regiono. Ĉe Aran-Arinj, ni tuj trovis taksion kies ŝoforo precise sciis la domon de Levon, kaj tien ni iris.

Laŭ kelkaj mallarĝaj, flankstratoj ni iris, tra reto de malaltaj, rugŝtonaj domoj, kaj post nelonga tempo ni atingis nian destinaĵon: bela eta domo kun malgranda ŝildo super la pordo, diranta en la armena kaj la angla: “La dia subteraĵo de Levon”.

Niaj esperantaj amikoj frapis la pordon kaj babilis armene kun la respondinto, kaj tre baldaŭ ni bonveniĝis en la hejmon de la familio de Levon, kaj komenciĝis rondiro estrata de Nune, la nepino de la legenda kreinto. Ŝi studis lingvojn en unu el la erevanaj universitatoj kaj parolis perfektan anglan, kaj tre feliĉe kaj sperte gvidis nin en la nekredeblan subteran kavernaron de Levon…

Tuj, la atmosfero ŝanĝiĝis, de hela aŭtuna varmeco al subtera malvarmeco kaj malforta lumo. Laŭ malvastaj koridoroj kaj krutaj ŝtuparoj, ni apertabuŝe miris je la bele detala tuta skulptaĵo.

Tute malsufiĉas diri ke ĝi estis mirindaĵo – tiaj aĵoj ofte kreiĝis de amasaj manoj. Sed ĉi tiun kavernaron kreis nur unu homo dum ege longa tempo. Ĝi estis malrapida, malfacila paŝaro, po centimetro, per ĉizilo, ĉiun tagon, dum pli ol du jardekoj. Levon laboris kun nenia aprobo, nenia rimarko, nur trankvile kaj laŭ siaj propraj kialoj.

Sed kiuj kialoj? Ĝi estis ne nur por enmeti la terpomojn – kiu povus plenigi sep niveloj de kavernoj per terpomoj? Pli ol ĉi tio, li respondis al voko de Dio – sed kial Dio volis ĝin? Tio ankaŭ ne klariĝis dum nia vizito.

Sed kvankam la kialo kial Levon daŭre fosis ne klariĝis, mi ne certis ke ĝi gravis. Pli gravis la fakto ke ĝi okazis – estis testamento al la lerto, pacienco kaj laboro de unu homo, estis ekzemplo de plenumo de revo, celado al vizio. Se la rezulto mem estas tiom bizara, bela kaj senspiriga, kiu zorgis pri la kialoj?

Mi eliris el la modesta domo de la Levon familio kun sento de miro kaj respekto ke nur unu viro faris tian kreaĵon. Dum vojaĝoj, oni ne ĉiam bezonas eksplikojn por ĉio, kion oni vidas. Male, oni fojfoje devas akcepti ke demandoj kaj malcertaĵoj daŭros, kaj tio estas parto de la miro de la mondo.

Sed unu demandon mi ne povas forpuŝi: ĝuste kiom preterkompare bongustaj estis la terpomoj de la edzino de Levon?

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *